Universitato de Esperanto en Chinujo

Informcele

Sur la suda, china insulo nomata Hai Nan Dao, okazos inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro, 2012, la unuaj provkursoj de la projekto provizore nomata la Universitato de Esperanto.

En tiu universitato, komencighos la kunstudado kaj kunlaborado inter homoj de Chinujo kaj homoj el landopartoj el la tuta mondo. Homoj kun homoj, kaj chi foje, ne nur por paroli Esperanton, sed por lerni, studi kaj intershanghi ideojn pri faktemoj kiaj paco, milito, historio kaj filozofio.

Se vi cheestis multe da esperantaj Universalaj Kongresoj kiel mi, vi bone scias, ke tiu arangho, dauranta nur unu semajnon, ne donas la eblon sufiche profunde koni homojn el aliaj kontinentoj. Konversacioj de europanoj kun chinoj, se ili entute okazas dum UK, dauras ofte nur kelkajn minutojn. La kursoj de la Esperanto-Insulo, tamen, dauros tutan monaton.

La Universitato de Esperanto estas por spertaj Esperantistoj, Esperantistoj kiuj eble jam emeritighis kaj havas tutan monaton por loghi en la bela, varmeta suda insulo de Hai Nan Dao (Lauvorte chine MARO-SUDO-INSULO).

Profesoroj Ron Glossop el Usono, kaj Federico Gobbo el Italujo instruos siajn fakkursojn kiujn ili jam oficiale faris sialingve che siaj universitatoj. La kurso de Profesoro Glossop pritraktos militon kaj pacon, kaj tiu de Federico informadikon lau historia kaj filozofa vidpunktoj. Notinde estas ke ambau profesoroj utiligos siajn proprajn librojn kaj materialon. La esperantigota libro de Ron Glossop jam eldonighis plurfoje anglalingve, char ghi estas utiligata de aliaj usonaj profesoroj en iliaj kursoj.

Vi povas informighi pli pri la Universitato de Esperanto, kadre de la projekto Esperanto-Insulo de Chinujo, musklakante sur la retejo

www.esperanto-insulo.info/universitataj.htm Studado dum tuta monato kostos malpli ol 1000 eurojn, inkluzive la kurso-kotizojn, la loghadon, kaj la manghadon.

Dennis Keefe, keefeinchina heliko gmail.com, kaj la Organizo-Teamo de Esperanto-Insulo, Universitataj Kursoj

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: