Nova eldono de DVD-Romo “Esperanto elektronike”

Informcele:

Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“!!!

Enkonduke
Post 5 jaroj ekde la unua eldono E@I nun planas la 3-an re-eldonon de
la populara disko „Esperanto elektronike“. De la unuaj 2 eldonoj
forvendiĝis entute 12.000 pecoj. Nun ni lanĉas novan antaŭmendan
kampanjon, por kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon.

Kia estos prezo?
Bonega! 🙂 Disko kontraŭ 0,90 EUR? Jes, ĉe ni eblas!
1 EUR/peco – ĉe mendo ekde 50-499 pecoj.
0,90 EUR/peco – ĉe mendo de pli ol 500 pecoj.
La prezo povas esti tiom malalta pro amasa produktado – por tio ni
bezonas atingi kvanton de 5000 diskoj – kio espereble ĝis somero
realigeblas – ni tamen jam havas mendojn por 3000.
Se do ankaŭ vi volas havi diskojn kontraŭ bona prezo, antaŭmendu ilin
kaj helpu tiel atingi la bezonatan kvanton! Antaŭmendi eblas ĝis la
fino de junio.
Rim.: E@I ne okupiĝos pri popeca vendado. Por tio bv. kontakti
diversajn libroservojn. Minimuma mendo-kvanto estas 50 diskoj.

Kio estos nova?
Unue – prezo! 🙂 (vidu detalojn supre).
Due – kovrilo. La disko estos ĉi-foje en papera/kartona kovrilo, kiu
okupas malmulte da spaco kaj estas pli malpeza kaj pli ekologia. Tia
kovrilo ebligas ankaŭ ŝpari sendokostojn – ĉar la diskoj estos
malpezaj kaj tiel eblos sendi pli da ili kontraŭ malpli alta
sendokosto.
Trie – enhavo: ĝi estos eĉ pli riĉa kaj bunta. Al la ĝisnuna enhavo
(5,6GB) aldoniĝos multo nova:
novaj gazetoj (pluraj jarkolektoj de la revuoj Esperanto, Kontakto,
TEJO Tutmonde, Informilo por Interlingvistoj)
novaj libroj (eldonaĵoj de UEA, Espero kaj pluraj aliaj)
nova muziko (kunlabore kun Vinilkosmo kaj pluraj artistoj)
novaj filmetoj (filmetoj „Esperanto estas…“, videoklipoj ktp.)
nova submenuo – Informiloj por disponigi buntajn materialojn – afiŝoj,
faldfolioj ktp.
novaj lingvoj (kies lingvo mankas kaj pretas traduki, kontaktu nin 🙂
Do entute temos pri pli ol 7GB da materialo pri kaj/aŭ en Esperanto!

Kiam ĝi pretos?
Meze de julio 2011 – por povi distribui la diskon dum UK en Kopenhago
kaj poste dum aliaj someraj E-aranĝoj (SES, FESTO, IJS ktp.)

Kie ĝi haveblos?
Distribuado okazos aŭ dum la diversaj someraj E-aranĝoj (UK, SES, IJS,
ktp.), aŭ poŝte.
Avantaĝo de la nova eldono estas ĝia malgrando kaj malpezo – tiel oni
atingas malaltan sendokoston, eĉ por grandaj kvantoj.

En kiuj lingvoj?
La ĝisnuna versio enhavas 26 lingvojn. Por la nova ni esperas pri
pliriĉigo – tamen la multlingveco de la disko estas ankaŭ en viaj
manoj – ni volonte aperigos/aldonos novajn lingvojn, sed ni ne povas
traduki la enhavon. Se vi interesiĝas kaj pretas volontule traduki la
bezonatajn tekstojn (ne estas multaj) al via lingvo, bv. kontakti nin
ĉe: dvd@ikso.net

Kiu kunlaboris?
Pri la disko fakte kunlaboris pli ol 100 personoj (ni listigas ilin en
la disko mem). Nome de organizoj estas ĉefaj helpantoj/kunlaborantoj:
E@I, UEA, TEJO, Vinilkosmo, STEB, BEMI,

Kia estas la enhavo?
Riĉa, bunta, valora, unika, kvalita, Esperanta 🙂

Kiel ĝi uzeblas?
Vi povas utiligi la diskon diversmaniere:
disdoni ĝin (al via konatoj, amikoj, familianoj, klubanoj, membroj ktp.)
vendi ĝin (en libroservo, al interesiĝantoj, dum ekspozicioj ktp.
pere de ĝi prezenti Esperanton (kaj ĝian buntecon) dum prelegoj,
ekspozicioj ktp.
donaci ĝin (por konkursoj, dum ekspozicioj, al plej fervoraj lernantoj ktp. 🙂
meti ĝin al kongresaj sakoj (dum via E-renkontiĝo, kongreso ktp.)
La bona prezo ebligas vere amasan utiligon de la disko.

Kiel mendi ĝin?
Facile 🙂 Sufiĉas kontakti nin ĉe: dvd heliko ikso.net (ĉefa respondeculo:
Peter Baláž) kaj mendi deziratan kvanton. (Bone legu parton pri la
prezo de disko)

La aktualan liston de mendoj ni aperigos en la paĝaro de la disko:
http://dvd.ikso.net

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: