Subteno al Planlingvo: la filmo

Informcele, sed ne nur. Nia klubo planas subteni la iniciativon per subtenado, kiun ni formale-neformale decidos la venontan kunvenon.

Planlingvo: la filmo

Antau kelkaj monatoj Verda Filmejo informis, ke grupo de studentoj de
Kolumbia universitato kreis mallongan 15-minutan ludfilmon pri
planlingvoj “Conlang: the movie”. Temas fakte pri lingvokonstruistoj kaj
amo. Esperanto rolas tie ne la lastan rolon.

La filmo jam furoris en kelkaj filmaj festivaloj kaj ricevis premion.

Fama esperantisto, fondinto de Esperanto-vikipedio kaj aktivisto Chuck
Smith aktive kunlaboris kun la kreantoj. Kiel rezulto de tiu kunlaboro
en oficiala eldono de DVD-disko kun la filmo aperos subtekstoj en Esperanto.

Por financi la eldonon de limigita kvanto de DVD-diskoj la kreantoj de
tiu nekomerca projekto okazigis monkolektadon. Se ghi sukcesos, la
subtenintoj ricevos DVD-diskon per poshto.

Chiu povas subteni interesan projekton kaj vere spektindan filmon.
Kaj mi invitas vin fari tion, char la filmo vere estas spektinda.
Restas nur 20 tagoj.

Oficiala pagho de la projekto (en la angla):
http://www.kickstarter.com/projects/462792628/conlang-special-limited-edition-dvd

Tie ekde hodiaua tago estas filma fragmento kun subtekstoj en Esperanto.

Priskribo en Esperanto kaj kiel subteni la filmon:
http://filmoj.net/planlingvo-la-filmo

Komenti