Legokonsilo: la nova romano de Trevor Steele

El mesagho de Retbutiko de FEL:

Estas la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, kaj eŭropaj potencoj ŝajne nehaltigeble kolonias aliajn kontinentojn. En la brita kolonio Okcidenta Aŭstralio blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas aŭ forĉasas ilin de la tradicia teritorio, aŭ permesas al ili resti kaj servi kiel senpagajn laboristojn sur nove kreitaj bienoj.

Billy Dixon estas naiva, deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio. Lia provo trovi oron fiaskas. Jangabara estas multtalenta junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj.

Billy kaj Jangabara, du soleculoj, amikiĝas sur bieno. Sed la konflikto de la rasoj ŝiras la fadenon de ilia amikeco. Jangabara devas oferi sian blankhaŭtan amikon por esti ree akceptita de sia tribo. Tuj li iĝas la militestro de la Banubi, kiuj vivas protektataj de altaj klifoj kaj sennombraj kavernoj. Jangabara komprenas la blankulan pensmanieron kaj krome pafas per fusilo pli bone ol ĉiuj blankuloj, kies “supereco” fakte baziĝas sur superaj armiloj.

Unue per perforto, poste per neperfortaj metodoj, Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon. Sed perfido de interne kaj senĉesaj kampanjoj de la polico certigas, ke la afero finiĝos tragedie.

* Aŭtoro: Trevor Steele
* Fako: romanoj originalaj
* Formoj: bindita, ePub kaj Mobipocket
* Paĝoj: 256
* Formato: 135 x 205 mm
* Eldonjaro: 2010
* Serio Stafeto n-ro: 35
* Pezo: 295 g
* ISBN: 978-90-77066-46-1
* Prezo: 16,50 EUR + afranko

Por mendi la verkon, vi povas respondi tiun ĉi mesaĝon, aŭ vi povas rekte butikumi en la Retbutiko:
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=kakatuoj

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: