La arto labori kune

Informcele, el la gazetaraj komunikoj de UEA:

109 TEKSTOJ EN “LA ARTO LABORI KUNE”

La festlibro por Humphrey Tonkin, La arto labori kune, estas unu el la
plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA. Kun 109 artikoloj, eseoj,
studoj kaj rememoroj, bibliografio de Tonkin, kaj kelkdeko da fotoj
sur 900 grandformataj paĝoj, ĝi estas biblioteko en si mem. La enhavo
estas distribuita inter 11 rubrikoj:

1. Enkonduko (i.a. biografia konversacio kun Tonkin);
2. Lingvopolitiko kaj lingvoplanado;
3. Interlingvistiko;
4. Esperantologio;
5. Historio;
6. Movado kaj komunumo;
7. Apliko kaj disvastigo;
8. Literaturo;
9. Strategio;
10. Anekdotoj kaj rememoroj;
11. Aldonoj (i.a. bibliografio de Tonkin).

La enhavtabelo de la libro, antaŭparolo de prezidanto Probal Dasgupta,
enkonduko de la redaktoroj Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, kaj omaĝa
mesaĝo de L.C. Zaleski-Zamenhof troviĝas en katalogo.uea.org/pdf/
la_arto_labori_kune-komenco.pdf
.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: