La KulturDomo de Esperanto organizas restadon de la 27a de decembro ĝis la 2a de januaro. Ni refoje festos en la kastelo la Jarfinon (Sanktan Silvestron) en etoso esperantista kaj ĉi-jare eĉ internacia.
Mi volus altiri vian atenton ke pli forta frekventado de la esperantistoj kaj de iliaj familioj en niaj aktivecoj estas necesa por ke niaj penoj ebligu konservi tiun heredaĵon postlasitan de niaj antaŭuloj.
La formulo elektita por tiu restado ebligas partoprenon liber-elektan laŭ viaj ebloj. Efektive, personoj devantaj longe vojaĝi povas restadi dum 6 tagoj, dum personoj loĝantaj proksime povas asisti nur la Festenon.
François Lo Jacomo kaj Bert Ŝumann ĝojas akcepti vin, Ronan Le Corre estos via kuiristo kaj ĉiuj estas petataj alporti sian kontribuon por la sukceso de tiu ĉi renkonto.
Trovu la kompletajn informojn en nia retejo gresillon.org/jarfino.
Au aliĝu ekde nun per interreto klakante al gresillon.org/aligho.
Jannick Huet
sekretario de la komitato de la KDE
6 Dec